C: Dio, atentu helpi min.
K: Rapidu subteni min.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)
Vi, Kristo, estas hela tag',
la nokton rompas Via glor'.
Vi nin prilumas, Lumo-Di',
per brilo de ĉiel-favor'.
Ĉi tiun nokton, bona Di',
Sinjoro, ŝirmu nin en grac';
rifuĝo estu Via sin':
nin trankviligos Via pac'.
Ne nin delogu la malbon',
ne nin premegu la perfid',
la korpon kaj l' animon do
ne kulpaj trafu Via vid'.
Dum membroj dormas en ripoz',
Vin atentadu nia kor'.
Jen ni, fidanta Vin popol':
nin forte ŝirmu kun fervor'.
Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort'.
Per Via kruc' firmigu nin
baptitajn ja al Via mort'.
Ni danku, Patro, Fil', Spirit',
por noktaj horoj de trankvil';
kiam nin kaptos morto-nokt',
konduku nin al gloro-bril'. Amen.
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, ĉar Vin mi fidas
1 Pet 5, 8-9
Estu sobraj, vigladu;
via kontraŭulo, la diablo,
kiel leono blekeganta ĉirkaŭiras,
serĉante, kiun li povos forgluti;
lin rezistu, konstantaj en la fido,
sciante, ke la samaj suferoj
plenumiĝas en via frataro
en la mondo.
S/K: En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.
S: Al Vi, kiu savis min, Dio de la vero,
K: mi transdonas mian spiriton.
S: Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
K: En Viajn …
Nin savu, Dio, dum ni viglas, protektu nin, dum ni dormas, por ke ni viglu kun Kristo kaj repozu en paco.
Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,
ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
C: Afabla Patro,
Vi estu nia lumigilo en la nokta mallumo.
Donu ke ni dormu en paco,
por ke morgaŭ ni ĝoje leviĝu en Via nomo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
K: Amen.